Ni estas ekologiistoj, ni estas eŭropanoj, ni estas por eŭropa Konstitucio, kaj ni voĉdonos "Ne" la venontan 29-an de majo.
La Traktato estigante Konstitucion por Eŭropo (TKE) estis tre larĝe kritikata de la Francaj verduloj, pro ĝia produktemista kaj liberala orientiĝo; spite de tio, plimulto de ili deziris kampanji favore al ĝi.
Tial ni, francaj ekologiistoj favoraj al la "Ne", diskonigas tiun alvokon en Eŭropo.
Tiu traktato starigas kiel principojn tion, kontraŭ kio la ekologiistoj ĉiam batalis; ĝi pravigas produktemismon per liberalismo, malpermesante ekologion de transformado kaj iun ajn ekonomian alternativon. Ni ne povas, konscience, resti senvoĉaj.
Ni elektis lukti por protekti la planedon kaj ŝanĝi la mondon ekde nun sen malfido al niaj idealoj. Ni ne rezignas nian grandan revon pri Eŭropo. Ni ne akceptas programon de liberala kaj produktemista ekonomia politiko, kiu kontribuas al ties detruo.
La debato pri Konstitucio por Eŭropo estas fundamenta momento en la konsciiĝo pri la politikaj eŭropaj celoj kaj do pri la konstruado de nia estonteco. Ni devas surpreni niajn respondecojn, kaj porti tiun debaton en la koron de la eŭropa socio.
Diri "Ne" estas, por ni, rifuzi fatalismon, rezignon.
Diri ke ne ekzistas alternativo al la nuna projekto de Konstitucio estas malvero.
Oni devas serioze prikonsideri la politikan integriĝon survoje al eŭropa Federacio, kun eŭropaj parlamento kaj estraro [1]. Eŭropo ekzistas. Aserti, ke ne estos Konstitucio por Eŭropo se tiu-ĉi traktato estos demokratie rifuzita, tio estas dubi pri formiĝo de eŭropa publika opinio, dubi pri politika ekzisto de Eŭropo kaj ĝia historia neceso.
Pro ĉiuj tiuj kialoj, kaj ĉar nia socio havas rajton je debato, la ekologiista "Ne" devas havi lokon. Nia "Ne" estas ekologiista kaj eŭropa, tiu "Ne" kiu portas veran esperon por vera eŭropa Konstitucio, por politika Eŭropo, civitana kaj federacia, tia, kian ni ĉiam defendis ĝin.
[1] Vidu la komencajn proponojn de Joshka Fischer en lia fondanta parolado de Humboldt-Berlina universitato la 12-an de majo 2000.